Assur (dio)

Assur
virdio • milita dio
Informoj
Sekso vira
Edzo/Edzino Iŝtar
Infanoj Ninurta
vdr

AssurAššur Aŭ “Asur” estas diaĵo de la mezopotamia mitologio, la precipa dio de Asirio kaj patrono de la urbo samnoma urbo. La kulto neniam estis enirigita enen de la babilona mitologio. Tiu dio estis ankaŭ konsiderita kiel dekretanto de la destino kaj patro de ĉiuj dioj, kaj havis kiel precipan simbolon la Sunon.

Bareliefo montranta la dion Assur. El liaj manoj floras frondoriĉaj branĉoj per kiuj sin nutras du baŭmantaj kapridoj. Ĉe liaj piedoj du diaj estaĵoj mantenas la vazojn de la elŝprucantaj akvoj. 15-a jarcento a.K (Berlino, Muzeo de orienta arto.).

La unuaj atestaĵoj pri tiu venerado datiĝas de la periodo de la 3-a dinastio de Ur (2112 a.K-2003 a.K.). Dekomence la mitoj anstataŭigis per ĝi la dion Enlil; sekve pro la pliiĝo de la politika superregeco de Asirio, la dio Assur anstataŭis ankaŭ la dion Marduk en la poemo Enuma Eliŝ.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search